見出し画像

Mikronovelo: ELSONĜAĴO 2

Sin Kiro, 2020

Mi sonĝis jene: Mi atendis trajnon sur la kajo, kiam oni anoncis la halton de la trajnveturo pro amasgenero de milpieduloj. Dum mi supozis, ke la trajno ne povus veturi per siaj radoj glitantaj sur suko de la milpieduloj surkuritaj trajne, tuj pasis antaŭ miaj okuloj la centpiedulego tiel giganta kiel trajno, tiel rapide kiel trajno. Kontraŭpensante, ke tiu ne estas milpiedulo sed ja centpiedulo, mi sentis ĝin honesta por monstro, ĉar ĝi kun cent diligentaj artikigitaj piedoj kuras ĝuste laŭ la reloj. Nu, danke al tia situacio, mia ĉefo ne akuzos min pri foresto el la oficejo, mi pensis...


FABELLA EX SOMNIO "Sonĝo de centpiedulego".
Verkis Sin Kiro en 2020.
Kapbildon desegnis Sin Kiro.
Negajninta konkursaĵo en Belartaj Konkursoj de UEA 2020.


この記事が気に入ったらサポートをしてみませんか?