Kiam mi eklernis Esperanton?
Saluton! Mia unua teksto feliĉe gajnis du ŝatojn. Dankon al la legantoj!
Mi eksciis Esperanton unuafoje, kiam mi estis mezlernejano. Samlernejano, unu jaron pli aĝa ol mi, sciigis al mi, ke Esperanto ekzistas, kaj ke ĝi estas artefarita kaj internacia komuna lingvo. De tiam mi kolektis informojn pri Esperanto.
Tiutempe mi loĝis en malgranda loka urbo. Mi serĉis librojn pri Esperanto en bibliotekoj alireblaj de mi, kaj mi trovis malnovan lernolibron, libron pri ĝia historio kaj biografion de Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto.
Aparte impresis min la biografio de Zamenhof kaj mi decidis lerni Esperanton. Mi mendis ĉe loka librejo lernolibron de Esperanto kaj komencis memlernadon, kiam mi estis unuagrada lernanto de supera mezlernejo.
Reguleco de la gramatiko tre plaĉis al mi, kiu suferis de lernado de la angla lingvo. Mi trovis belecon en ĝia vortofara mekanismo.
La plej forta motivo, kiu daŭrigis mian ligiĝon al Esperanto, estas la ideo kaj la idealo de ĝia iniciatinto Zamenhof. Ligi homojn per neŭtrala komuna lingvo surbaze de egalrajtaj kondiĉoj fariĝis ankaŭ mia idealo.
この記事が参加している募集
この記事が気に入ったらサポートをしてみませんか?