見出し画像

Ĉu mi elektis ĝustan lokon?

Tio ĉi estas mia kvina teksto en note.com
Ĝis nun miaj unua kaj dua tekstoj sume gajnis dek kvar ŝatojn. Mi tre ĝojis pro neatendita gajno. Sed la tria kaj la kvara neniun ŝaton. Mi tute malĝojis kaj haltis.

Eble mi elektis malĝustan lokon por miaj tekstoj. Eble tekstoj en Esperanto ne povas kolekti legantojn en japanlingva socia retejo. Eble la unuaj ŝatoj estis donitaj pro hazarda fingropremo. Mi ja fariĝis pesimisma.

Tiam mi esploris la retejon note.com, kaj trovis kelkajn uzantojn, kiuj verkas artikolojn en aliaj lingvoj ol la japana. Ili estas tre malmultaj kompare kun japanlingvaj uzantoj. Preskaŭ nulo. Sed ili ja ekzistas ĉi tie.

Verŝajne la tempo ankoraŭ ne estas matura por Esperanto-uzantoj kaj por alilingvaj uzantoj krom la japana. Sed ju pli granda fariĝos la retejo note.com, des pli multaj aperos alilingvaj uzantoj ol la japana. Do mi atendu kaj vidu.

Cetere ĉi-okaze unuafoje mi pruntis okulkaptan foton por mia teksto el la publika fotogalerio. Dankon al la fotisto.

この記事が気に入ったらサポートをしてみませんか?