見出し画像

Akrevide, Akreflare(4) “Dialogo post cent jaroj” 【Nigra Rozo(anarkiisto, Tokio)】

アナキスト黒薔薇アリザ(Nigra Rozo)が夢のなかで出会った人物、それはなんと……。「この不条理な社会で、いったいアナキズムやエスペラントに、今さら何ができるのか?」100年越しの魂の対話。(編集部注)

En arbarego

 Unu nokton dormante pro lacego mi sonĝis, ke mi vagas en arbarego obskura sen elirejo. Mi solece paŝis en arbustaro. Tiam mi rimarkis unu ombron antaŭ mi. Do mi timeme alparolis ĝin.
 «Mi ne scias, ĉu vi estas homo aŭ fantomo. Sed se vi havas bonkoron, bonvolu montri al mi la vojon!»
 La ombro proksimiĝis lante al mi kaj diris:
 «Kiam mi estis homo, mi naskiĝis en la gubernio Ehime*1 , mia patro estis oficiro. Ankaŭ mi lernis en la terarmea elementa lernejo de Nagojo, sed baldaŭ mi estis forpelita el ĝi pro batalado kun samklasano.
 Poste mi studis la francan en la Tokia fremdlingva lernejo. Tiutempe mi lernis Esperanton de konato. Mi mem ofte instruis Esperanton al ĉinaj kaj koreaj kamaradoj. Mi estis lingvema, ĉar mia balbutado en la japana ne ĝenis mian paroladon en fremdlingvoj. Fakte mi lernis multajn lingvojn en malliberejo.
 Kaj multajn amaferojn mi spertis. Iam mi estis ponardita de ĵaluza amatino. Mi ne estis riĉa, sed ne mankis mono kaj virinoj al mi.
 Mi amis liberecon super ĉio, kaj respektis spiriton ol teorion. Heredinte la testamentitan volon de ekzekutitaj kamaradoj, mi tradukis librojn kaj eldonis gazetojn pri Anarkiismo.
 Finfine mi estis murdita de ĝendarmoj. Tio okazis ĝuste antaŭ cent jaroj. »
 Mi kriis:
 «Aĥ, Ej Osugi*2 vi estas!?»
 Li silente kapjesis briligante siajn grandajn okulojn. Li staris kun blanka tola jako kaj ĉapelo.

La steloj sennombraj

 Mi diris mirante:
 «Ho, kamarado, mi ja sekvis viajn paŝojn kaj praktikas Anarkiismon kaj Esperanton. Sed nun mi perdis la veran vojon, ĉar tiu ĉi mondo estas plena de problemoj, kaj militoj, malegalecoj kaj diskriminacioj neniam foriras. Kion vi opinias?»
 Li respondis:
 «Homoj estas tre malsaĝaj estaĵoj, kiuj tute ne lernas de la historio. La scienco kaj la teknologio evoluas tagon post tago, sed la homaro mem ne plu evoluos. Domaĝe, la situacio estas multe pli malbona ol antaŭ cent jaroj.
 Interreto ne ligas homojn, sed male profundigas la fendon inter malsamaj homoj, ĉar ili vidas nur tion, kion ili volas vidi. Tie ĉiam disfloras konspiroj kaj malamparoloj*3 por mortigi minoritatojn. Rigardu…»
 Lia fingro triste montris la ĉielon.
 «Jen tiuj sennombraj steloj estas koreoj, ĉinoj kaj japanaj socialistoj, masakritaj de la Japana Imperio. Ankaŭ mi venis de tie por gvidi vin.»
  La mutaj steloj estis ĵetantaj siajn lumojn super la arbaregon. Mi suprenrigardis ilin kaj kriis:
 «Nenion mi povas fari! Anarkiismo? Esperanto? Ili estas tro anakronismaj kaj senfortaj en mia epoko.»
 «Tial ja estas signifo, ke vi naskiĝis en tiun ĉi epokon, ĉu ne? Via estado donas kuraĝon kaj konsolon al la minoritatuloj same kiel vi!»

La revolucio estas nefinita!

 Li daŭrigis:
 «Modernaj ŝtatoj kaj kapitalismo unuformigas la nacion, establas la oficialan lingvon, instituciigas apartan edukadon por viroj kaj por virinoj, instigas popolojn al milito. Ili nun lerte kaŝas siajn malvirtojn malantaŭ la hipokrita mantelo de justeco, homaj rajtoj, diverseco kaj daŭripovo. Falsa egaleco estas proponata de iuj virinoj, nigruloj kaj seksaj minoritatoj inkluzivitaj de la reĝimo de reprezenta demokratio.
 Tian malbonon povas supervenki nur Anarkiismo kaj Esperanto! Certe homoj estos unuigitaj sen baroj de lingvo, landlimo, raso, sekso kaj genro.
 En via epoko, la giganta socia eksperimento de Marksismo pruvis sin fiaskinta. Neniam homoj vivas laŭ ia teorio. Ni devas nei kiajn ajn teorion, partion, sekton aŭ potencon.
 Batalu, ribelu, renversu! La Anarki-revolucio, kiun mi celis, ankoraŭ ne estas finita. Nun mi atendas vian laboron sur la tero. Neniu antaŭirinta revoluciulo sciis la gravecon transcendi lingvojn kaj genrojn. Artefarita lingvo superas la limojn de natura lingvo, kaj transgenro rompas la genran dualismon*4. Vi estas la unua revoluciulo, kiu enkorpigas ilin ambaŭ, Nigra Rozo!»
 «Cedrego*5…»
 La suno estis leviĝonta en la orienta ĉielo. Li montris al mi unu prilumitan vojon. Kaj li kantis:
 Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante,
 Ni iru la vojon celitan!*6.
 Tiam densa nebulo ekvualis nin, kaj mi aŭdis la lastan voĉon:
 «Ĝis revido!»
 Mi vekiĝis. Sed rosoj de la arbarego ankoraŭ restis sur miaj vangoj.

piednotoj

*1 Tiutempe lia naskiĝloko Marugame(丸亀) apartenis al la gubernio Ehime(愛媛県)
*2 Osugi Sakae ofte subskribis ĉi tiel, por ke eŭropanoj ne konfuzu lin kun Sakai Toŝihiko(堺利彦)
*3 malamparolo=ヘイトスピーチ
*4 genra dualismo(性別二元論) Diskriminacia socia normo, kiu klasifikas homojn kiel biologie viraj aŭ virinaj
*5 Karesnomo de Osugi, laŭlitere Granda Cedro
*6 Versoj de “La Vojo” de L.L.Zamenhof
(RO誌2023年8-9月号p.6-7から)

この記事が気に入ったらサポートをしてみませんか?