見出し画像

Ĉu vi uzas Esperanton?

Valoron de iu lingvo oni ofte juĝas per ĝia literaturo aŭ kulturo, kiun la lingvo portas. Ili pravas en la senco, ke la lingvo estas sumo de skribitaj tekstoj kaj eldiritaj sonoj. Ankaŭ Esperanto ĝin havas.

Multaj esperantistoj ofte miskomprenas, ke la lingvo estas gramatiko kaj vortaro. Ili fieras pri regula gramatiko de Esperanto kaj produktema vortaro. Estas tre bone, ke Esperanto havas regulan gramatikon kaj produkteman vortaron. Sed tio ne donas valoron al Esperanto.

Tio, kio valorigas Esperanton, estas ja uzado. Ju pli multe skribitaj estas esperantaj tekstoj, ju pli ofte oni aŭskultas esperantajn parolaĵojn, des pli altiĝas valoro de Esperanto.

Tiel mi opinias. Tial mi faris konton ĉe note.com por verki esperantajn tekstojn. Mi deziras kontribui eĉ iomete por valorigi Esperanton per mia verkado.

Esperantistoj, ĉu vi uzas Esperanton?

この記事が気に入ったらサポートをしてみませんか?